La 27-an de februaro, en Kartumo intervidiĝante kun ĉina speciala delegito pri darfura problemo Liu Guijin sudana prezidento Omert al-Bashir esprimis aprobon kaj dankon pri la penado fare de Ĉinio por antaŭenpuŝi solvon de la darfura problemo.
Bashir diris, ke la sudana registaro laŭeble plirapide solvos la darfuran problemon kaj samtempe esperas, ke la internacia socio liveru helpon al tio. Li emfazis, ke la sudana registaro ĉiam pozitive kunlaboris kun akordiga laboro de UN kaj Afrika Unio kaj pozitive sin dediĉis al solvo de la problemo kun kontraŭregistaraj organizoj per dialogo kaj intertraktado.
Liu Guijin esprimis aprobon pri la penado fare de la sudana registaro por solvi la darfuran problemon, tamen li montris, ke nun ekzistas iuj malfaciloj por solvi la problemon, kaj esperis, ke la sudana registaro faru pluapaŝan penadon. Li diris, ke Ĉinio volontas fari, kune kun la internacia socio, penadon akcelantan solvon de la darfura problemo. |