La 27-an de februaro en Pekino la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis demokratian interkonsiliĝan kunvenon. En la kunveno la Centra Komitato faris al demokratiaj partioj, la Ĉina Industria kaj Komerca Federacio kaj eksterpartiaj personoj raporton pri profundigo de la administra sistemo kaj restrukturado de institucioj, proponita listo de kandidatoj por gvidantoj de la venonta registaro kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, por aŭskuti iliajn opiniojn. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao prezidis la kunvenon. |