 Matene de la 2-a de marto, reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso el la ĉina centra provinco Henan atingis Pekinon per trajno.
Poste, en tiu tago, ankaŭ aliaj delegacioj el Heilongjiang, Hubei, Jiangsu, Hunan, Jilin kaj Anhui sinsekve atingis Pekinon.
La Tutlanda Popola Kongreso estas la plej alta ŝtatpotenca organo de Ĉinio. Ĝi plenumas la ŝtatan leĝdonan rajton, decidas gravajn problemojn en la ŝtata politika vivo. La servoperiodo de la reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso daŭras kvin jarojn.

Krome, en la 3-a de marto, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, grava institucio de plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio aranĝos jaran regulan sesion. |