china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unua sesio de nova TPK okazos morgaŭ
(GMT+08:00) 2008-03-04 18:12:29
La jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, la ĉina plej alta ŝtatpotenca organo, inaŭguriĝos antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino. La sesio estas la unua jara regula sesio de la nova Tutlanda Popola Kongreso.

La 4-an, okazis prepara kunveno kaj prezidantara kunveno de la kongreso. Laŭ informo el la du kunvenoj, estas sume 2 987 popolaj reprezentantoj. La sesio daŭros 13 tagojn kaj duonon. La reprezentantoj faros ekzamenadon al la raporto de registara laboro, raporto de laboro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, raportoj de laboro respektive de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la Plej Alta Popola Prokurorejo; krome, la sesio ekzamenos projekton pri reformado de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro, elektos prezidanton, vicprezidantojn, ĝeneralan sekretarion kaj membrojn de la Konstata Komitato de la Kongreso, elektos ŝtatajn prezidanton kaj vicprezidanton; decidos ĉefministron, vicĉefministrojn, ŝtatajn konsilantojn, ministrojn, estron de la Ĉina Popola Banko, elektos prezidanton de la Centra Milita Komitato.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040