La 4-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke oni devas bone regi ritmon, gravan punkton kaj fortecon de la makroskopa reguligo por akceli bonan kaj rapidan disvolvon de la ekonomio.
Tion Wen Jiabao esprimis, kiam li vizitis komitatanojn, ĉeestantajn al la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj partoprenis laŭgrupan diskuton.
Li diris, ke post la 30-jara reformado Ĉinio jam posedas relative solidan materian kaj teknikan bazon, tamen en la vastigo de interna postulado, restrukturado, kreado kaj plibonigo de la popola vivo restas granda latentforto kaj la ekonomia disvolvo ankoraŭ havas liberan spacon; ĉio ĉi favoras la ekonomian laboron en tiu ĉi jaro. |