china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis unua sesio de ĉina Tutlanda Popola Kongreso
(GMT+08:00) 2008-03-05 17:09:26
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis jara regula kunveno de ĉina plej alta ŝtata pova instanco—la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Ĝi estas la unua sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Reprezentante la centran registaron, kiu baldaŭ finos la servotempon, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri registara laboro al preskaŭ 3 mil reprezentantoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, li proponis, ke la anticipa celo de ĉina ekonomia kreskado en la kuranta jaro estu ĉirkaŭ 8%.

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, gvidantoj de aliaj partiaj kaj ŝtataj Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang, Zhou Yongkang kaj preskaŭ 3 mil reprezentantoj de Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kune ĉeestis al la inaŭguro. Prezidanto de la Konstanta Komitato de ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo prezidis la inaŭguron.

Wen Jiabao diris, ke en la 5-jara servotempo de la registaro, jara meznombra kresko de la ĉina totala enlanda produktovaloro atingis 10,6%. Ĝis 2007, la ĉina totala enlanda produktovaloro kaj eksport-importa sumo respektive okupis la 4-an kaj la 3-an lokon de la mondo. Resuminte politikoplenumajn spertojn, li proponis, ke en la kuranta jaro Ĉinio realigu stabilan financan politikon kaj intensan monan politikon, kaj persistu en la sendependa kaj memdecida paca diplomatia politiko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040