| Registara laborraporto fare de Wen Jiabao estas alte atentata |
 |
| (GMT+08:00) 2008-03-06 10:42:48 |
La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris registaran laborraporton en la sesio. Transmaraj amaskomunikiloj, ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj alte atentas la raporton. Svisa ĵurnalo "Ĝeneva Forumo" diras, ke la ĉina registaro pli kaj pli alte atentas socian justecon kaj grandigas investon en edukado kaj kuracado. Citante la labor-raporton, usonaj ĵurnaloj "Vaŝingtona Poŝto" kaj "Novjorka Tempo" diras, ke la plej grava tasko en disvolvo de la ĉina ekonomio estas teni kvaliton anstataŭ daŭrigi rapidecon. Usonaj amaskomunikiloj ankaŭ raportis pri profundigo de reformado de ĉinaj registaraj organizoj, opiniante, ke tio estos utila por ke diversaj departementoj de la ĉina registaro pli bone traktu problemojn en kampo de energio, fortigu median protektadon kaj utilu al financa reformado. |