| La 6-an de marto en Pekino la tri kamparanaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso estis intervjuataj de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj.
Ili venis respektive el la municipoj Ŝanhajo kaj Chongqing kaj la provinco Guangdong. En Ĉinio pli ol 200 milionoj da kamparanoj laboras en urboj.
La tri reprezentantoj diris demandite, ke la statuso de la kamparanoj laborantaj en urboj altiĝas rimarkinde; diversnivelaj registaroj alprenas multe da rimedoj por solvi realajn malfacilojn de tiuj kamparanoj. Ili montris samtempe, ke la bonstarigo, edukado al la gefiloj kaj socia garantio estas la de ili pleje atentataj problemoj, la registaro devas ankoraŭ pli alte atenti la problemojn. |