| La 6-an de marto en Pekino, la unua sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aranĝis gazetaran konferencon. En ĝi respondeculoj de la Centraj Komitatoj de la ĉinaj ok nekomunistaj partioj respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj.
Tiuj ok partioj staras kune kun la Komunista Partio de Ĉinio kaj faris gravajn kontribuojn al la ĉinaj revolucio, konstruado, reformado kaj malfermo. Ili esprimis, ke ili persistos en la ideologia kaj politika bazo de la socialisma politika disvolva vojo kun ĉinaj trajtoj. |