La 6-an de marto ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke la fakto de post la reveno de Hongkong kaj Aomen atestas, ke la orientilo pri "unu lando kun du socisistemoj", "hongkong-a administrado fare de hongkong-anoj", "aomen-a administrado fare de ameanoj" kaj alta aŭtonomeco estas tute ĝusta; hongkong-aj kaj aomen-aj samlandanoj havas saĝon kaj kapablon bone administri kaj konstrui Hongkong-on kaj Aomen-on; la granda patrolando ĉiam estas potenca apogo por prospero kaj stabileco de Hongkong kaj Aomen.
Posttagmeze de tiu ĉi tago en Pekino, Hu Jintao intervidiĝis kun hongkong-aj kaj aomen-aj reprezentantoj kaj komitatanoj, ĉeestantaj al la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li diris, ke ĉi-jare estas la 30-jariĝo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio; hongkong-aj kaj aomen-aj samlandanoj ludis gravan rolon kaj faris elstaran kontribuon en la historia procezo de la reformado kaj malfermo.
Hu Jintao esperis, ke la registaroj de Hongkong-a kaj Aomen-a Specialaj Administraj Regionoj kaj personoj el diversaj rondoj kunigos penojn kaj koncentros energion por disvolvi ekonomion, efektive bonigi la vivkondiĉon de popolanoj, antaŭenpuŝi demokration, akceli harmonion per grandanimeco kaj efektivigi longdaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Aomen. |