china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj amaskomunikiloj varme komentas du sesiojn
(GMT+08:00) 2008-03-07 10:26:51

De la lastaj tagoj transmaraj amaskomunikiloj faras raportojn kaj komentojn pri du sesioj okazantaj en Ĉinio. Ili atentas precipe pri enhavoj koncernaj al ekonomia stabiligo kaj plibonigo de la popola vivo.

La latva ĵurnalo Hodiaŭa Novaĵo komentis, ke la ĉina registaro ne evitis problemojn en socia kaj ekonomia disvolvoj, sed elmetis solvon kaj disvolvan direkton; la Tutlanda Popola Kongreso ellaboros politikojn por efektivigi novan kreskon, inkluzive tiujn por efektivigi stabilecon, ŝpari naturajn resursojn, atenti mediprotekton kaj konstrui harmonian socion.

La korearespublika ĵurnalo Choson Ilbo opiniis, ke la ĉina registaro transigis politikan gravecon, de ekonomia kreskigo al malriĉeco-mildigo, por forigi distancon inter riĉaj kaj malriĉaj loĝantoj kaj akceli edukan egalrajtecon kaj atenti vivkondiĉojn de la popolo.

La japana novaĵ-agentejo Kyodo Tsushisha diris en sia raporto, ke la raporto pri registara laboro montris altan atenton de la ĉina registaro pri vivkondiĉoj de la popolo. Retejo de la japana ĵurnalo Sankei Shimbun raportis, ke la raporto metis problemojn pri medio, edukado, kuracado, justica justo kaj aliaj koncernaj al la popola vivo sur la plej gravan lokon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040