china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj gvidantoj respektive partoprenis en diskutkunvenoj de 2 sesioj
(GMT+08:00) 2008-03-07 10:46:41
La 6-an de marto, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj aliaj gvidantoj respektive partoprenis en diskutkunvenoj de regulaj sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Partoprenante en diskutkunveno de la tibeta delegacio de la Tutlanda Popola Kongreso, Hu Jintao diris, ke oni devas praktike garantii kaj plibonigi popolan vivon, fortigi laboron pri naciecoj kaj religio kaj plenforte protekti harmonion kaj stabilecon de la tibeta socio.

Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, partoprenis en diskutkunveno de la delegacio de Guizhou-a provinco. Komence de la kuranta jaro, la provinco suferis pro pluvneĝa kaj frostega katastrofo. Wu Bangguo esperas, ke diversnaciecaj popolanoj de la provinco plenforte bone faros postkatastrofan rekonstruadon kaj klopodos por redukti perdiĝon al minimuma grado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040