La 7-an de marto, prezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono Qingba Puncoq diris intervjuate, ke Qinghai-Tibeta Fervojo ne kaŭzis nebonan influon al tibeta medio.
Qingba Puncoq diris, ke la fervojo alportis multe da turistoj en Tibeton. En la lasta jaro la nombro atingis 4 milionojn. Sed tio estas ne multa kompare kun la areo de Tibeto. La praktikado pruvis, ke la turistoj ne kaŭzis nebonan influon al la tibeta medio.
Qingba Puncoq diris, ke la mediprotekta rimedo en konstruado de Qinghai-Tibeta Fervojo povas esti uzita kiel referenco. Samtempe tio pruvis, ke se estas taŭga la rimedo en la konstruado, realiĝos unuigo de konstruado kaj mediprotektado. Li diris ankaŭ, ke Tibeto uzos grandnombron da kapitaloj por konstrui ŝtatan ekologian ŝirmilon kaj prenos ampleksan rimedon por mediprotektado. |