| La 8-an de marto en Pekino, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke starigo kaj perfektigo de la regule interŝanĝa mekanismo kun alilandaj parlamentoj estas unu el la gravaj fruktoj akiritaj de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso en la laboro pri ekstera kontakto.
En Pekino nun iras la unuafoja regula jarkunveno de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. La 8-an de marto la ĉeestantoj de la jarkunveno aŭskultis raporton pri laboro faritan de Wu Bangguo en la nomo de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso baldaŭ finonta la serv-periodon.
Wu Bangguo konigis, ke la 10-a Tutlanda Popola Kongreso jam starigis kaj perfektigis la regule interŝanĝan mekanismon kun la parlamentoj de 14 landoj de la kvin kontinentoj kaj la eŭropa parlamento. Pere de tiu mekanismo, la profundeco kaj vasteco de interfluo kaj kunlaboro inter la ĉina kaj eksteraj flankoj estas rimarkinde plilarĝigataj, ankaŭ kontinueco kaj stabileco de la interfluo estas tenataj. Li diris, ke estonte, la Tutlanda Popola Kongreso pluapaŝe fortigos la amikecan kontaktadon kun alilandaj parlamentoj, internaciaj kaj regionaj parlamentaj organizoj, kaj plue profundigos la praktikeman kunlaboron en diversaj kampoj. |