china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio alte taksis parolon de Hu Jintao pri dubordaj rilatoj
(GMT+08:00) 2008-03-08 18:10:11
De la lastaj tagoj, la internacia socio donas la altan takson al parolo pri dubordaj rilatoj farita de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en la 4-a de marto.

La 6-an de marto, en la nomo de Eŭropa Unio, Slovenio, deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, reasertis, ke Eŭropa Unio praktikas la politikon pri unu Ĉinio, kaj emfazis, ke "plebiscito pri aliĝo al UN" manovrata de la taiwan-a instanco pliintensigos la streĉitan situacion de Taiwana Markolo.

La 6-an de marto, la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao aperigis artikolon dirante, ke la parolo de Hu Jintao certe ludos rolon dum sufiĉe longa tempo, kaj oni devas doni la pozitivan takson.

La 5-an de marto, prezidanto de komisiono pri azi-pacifika kaj tergloba medio sub la diplomatia komitato de la usona ĉambro de reprezentantoj Eni F.H.Faleomavaega diris, ke la parolo de Hu Jintao estas inspira kaj helpas por mildigi la streĉitan situacion de la du bordoj de Taiwana Markolo.

La 5-an de marto, la ĉefaj ĉinlingvaj ĵurnaloj de Usono ĉiuj raportis la parolon de Hu Jintao. La artikolo de la ĵurnalo China Press diras, ke Hu Jintao reasertis la decidon pri reunuigo de la du bordoj.

Ankaŭ fillipinaj ĉefaj amaskomunikiloj raportis la parolon de Hu Jintao. La ĵurnalo Chinese Commercial News diras, ke la paroloj pri Taiwanaj aferoj faritaj de Hu Jintao en la lastaj 3 jaroj fariĝis "pli kaj pli profundaj kaj konkretaj, pli kaj pli fidoplenaj, praktikemaj kaj malfermaj."

Ankaŭ elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Aŭstralio, Tajlando kaj Ĉeĥio esprimis la firman subtenon al la parolo de prezidanto Hu Jintao, kaj oponas kontraŭ "plebiscito pri aliĝo al UN" manovrata de la taiwan-a instanco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040