| La 4-an de marto, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidato kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, elmetis gravajn opinioj pri disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj de Taiwana Markolo. Liaj gravaj opinioj kaŭzis varman eĥon en Hongkong kaj Aomen, kaj estas alte taksataj de diversaj socirondoj kaj la publika opinio de Hongkong kaj Aomen.
Profesoro de la hongkong-a Ĉinlingva Universitato s-ro Liang Bingzhong kaj aliaj personoj esprimis, ke la parolo de Hu Jintao montris la grandanimecon kaj konformas al la bazaj interesoj de la dubordaj samlandanoj kaj al perspektivo de la ĉina nacio. S-ro Liu Yiliang, prezidanto de la Aomen-a Asocio por Paca Reunuigo de Ĉinio, kaj aliaj personoj esprimis, ke la parolo de Hu Jintao tre klare kaj plene esprimis sincerecon de la ĉina ĉeftero por impulsi pacan disvolviĝon de la dubordaj rilatoj, la vastaj amasoj de samlandanoj de Hongkong kaj Aomen kaj transmaraj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj ĉiuj subtenas pacan disvolvon de la dubordaj rilatoj kaj firme oponas kontraŭ la secesia agaĉo de "sendependigo de Taiwan".
De la lastaj tagoj, la ĉefaj ĵurnaloj de Hongkong kaj Aomen multe raportas korelativajn informojn kaj publikigas komentojn. Laŭ la publika opinio, la parolo de Hu Jintao manifestis decidon kaj memfidon de la ĉeftero por protekti la ŝtatan unuecon, samtempe esprimis grandegan simpation kaj sincerecon al Taiwan, montrante firman neŝanceliĝon de la ĉeftera impulsado al paca disvolvo de la dubordaj rilatoj.
|