china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Religia Paca Komitato volas fari kontribuon por harmonia socio
(GMT+08:00) 2008-03-09 16:37:47

La 8-an de marto en Pekino okazis jarkunveno de la 2-a Komitato de la Ĉina Religia Paca Komitato. Ding Guangxun, prezidanto de la komitato, diris en sia skriba parolo, ke la komitato devas klopodi por starigi pacajn ekleziojn kaj fari kontribuon al konstruado de la harmonia socio.

Li diris, ke la socio devas esti harmonia kaj same ankaŭ por eklezioj. Li esprimis, ke la 5 ĉefaj religioj certe povos fari siajn proprajn kontribuojn por konstruado de la harmonia socialisma socio, se ili solidariĝos kiel la pacaj modeloj.

Zheng Wantong, ĝenerala sekretario de la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komtato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis al la jarkunveno kaj faris parolon. Li diris, ke la Ĉina Religia Paca Komitato vigle akcelas solidarecon kaj akordon inter religiaj societoj kaj disvolvas interfluon kaj kunlaboron kun diverslandaj religiaj rondoj kaj mondaj, regionaj kaj diverslandaj religiaj pacaj organizoj, tio jam fariĝis grava platformo por komunikado de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kun fremdaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040