china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

5 personoj el nova socitavolo respondis al raportistoj
(GMT+08:00) 2008-03-09 16:38:42

La 8-an de marto en Pekino okazis gazetara akcepto por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Rilate al partopreno en la ŝtata demokratia vivo, malpliigo de la destanco inter malriĉuloj kaj riĉuloj, kaj justica justeco, 5 personoj el la nova socitavolo respondis demandojn de raportistoj.

Ĉiu el la 5 personoj estas komitatano de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Han Fangming, investada bankisto, diris, ke la ĉina politika strukturo liveras kanalon kaj platformon al personoj el la nova socitavolo por ke ili efike kaj orde partoprenu la ŝtatan demokratian vivon; li konvinkiĝis, ke Ĉinio senĉese disvolviĝos sur la demokratia vojo kaj faros kreadon.

Liu Yingxia estas sukcesa entreprenistino. Ŝi diris, ke kiel la plej fruaj profitintoj de la politiko pri reformado kaj malfermo dum la pasintaj 30 jaroj kaj personoj el la nova socitavolo, entreprenistoj devas efektivigi kaj respondi diversajn politikojn de la ŝtato por forigi distancon inter malriĉuloj kaj riĉuloj kaj sin dediĉi al la helpado al malriĉuloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040