china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj partoprenis diskuton de delegacioj
(GMT+08:00) 2008-03-09 16:39:45

La 8-an de marto en Pekino, Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj respektive partoprenis diskuton de delegacioj kaj grupoj, ĉeestantaj al la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso.

La 8-a de marto estas Internacia Virina Tago. Partoprenante diskuton de la Xinjiang-a delegacio, Hu Jintao diris, ke li esprimas festan gratulon kaj sinceran saluton al virinoj de la tuta lando nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Hu Jintao emfazis, ke Xinjiang devas firme teni la valoran ŝancon profunde antaŭenpuŝi la grandan ekspluatadon en la okcidenta landparto, efektive akceli bonan kaj rapidan disvolvon de la ekonomio, garantii kaj bonigi la popolan vivon kaj efektivigi laborojn pri naciminoritatoj kaj religio. Hu Jintao elkore deziras feliĉan vivon al diversnaciecaj loĝantoj de Xinjiang.

Ĉestante al diskuto de la Henan-a delegacio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke agrikulturo ludas la kernan rolon por teni stabilan kaj relative rapidan disvolvon de la nacia ekonomio kaj subpremi inflacion; oni devas klopodi per ĉiu ebla rimedo por akiri bonan rikolton el la agrikultura produktado en tiu ĉi jaro por ke la provizado de grenoj kaj ĉefaj agrikulturaj produktaĵoj estu garantiata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040