La 9-an de marto en Pekino, sinjoro Li Xueju, ĉina ministro pri civilaj aferoj, diris, ke Ĉinio fundamente starigis la sistemon de socia helpo en urboj kaj vilaĝoj, kaj pro tio fundamente kompletiĝis la reto garantianta la vivon de popol-amasoj kun ekonomia malfacilo.
En gazetara akcepto, okazigita por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, Li Xueju konigis, ke de la lastaj jaroj Ĉinio senĉese pliigas la financan asignon, uzatan por minimuma garantio de la vivo de popol-amasoj, kaj la sumo atingis pli ol 27 miliardojn da juanoj en la pasinta jaro; krome, rimarkinde efikas ankaŭ la kuraca helpo al urbanoj kaj kamparanoj. |