china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Pakistana Popola Partio kaj Pakistana Islama Ligo-Nawaz deklaris komune establi koalician registaron
(GMT+08:00) 2008-03-10 10:09:28

La 9-an de marto, Pakistana Popola Partio kaj Pakistana Islama Ligo-Nawaz deklaris komune establi la koalician registaron.

Tiutage prezidanto de Pakistana Popola Partio Asif Ali Zardari kaj gvidanto de Pakistana Islama Ligo-Nawaz Sharif okazigis interparolon en Murreo, orienta Pakistano. En gazetara konferenco okazinta post la interparolo Sharif voĉlegis la komunan deklaron. La deklaro diras, ke Pakistana Islama Ligo-Nawaz aliĝos al la nova registaro ĉefe gvidata de la Popola Partio. La ĉefministro de la nova registaro estos kandidatigita de la Popola Partio.

La deklaro diras, ke la du flankoj decidis, ke en 30 tagoj post la establiĝo de la nova registaro Nacia Asembleo pasigu iun rezolucion por refunkciigi la oficon de juĝistoj eksigitaj en la lasta novembro. La du flankoj konsentis, ke la ĉefministro, prezidanto kaj vicprezidanto de Nacia Asembleo estos kandidatigitaj de la Popola Partio. La prezidanto kaj vicprezidanto de parlamento de Punjab-provinco elektiĝos el Pakistana Islama Ligo-Nawaz.

Laŭ alia raporto, vicprezidanto de Pakistana Popola Partio Makhdoom Amin Fahim esprimis tiutage, ke li ankoraŭ estas unu el la kandidatoj de ĉefministro. Ne estas diverĝo en la Popola Partio pri kandidato de ĉefministro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Pakistano
v Pakistana Popola Partio kaj Pakistana Islama Ligo-Nawaz publikigis komunan deklaron pri establo de koalicia registaro 2008-03-10 09:18:37
v En nordokcidenta Pakistano okazis eksplodigo 2008-03-02 19:16:01
v En nordokcidenta parto de Pakistano okazis eksplodiga surprizatako 2008-02-29 18:58:14
v Ĉefaj partioj de Pakistano atingis unuanimecon pri restarigo de ĉesiga ofico de juĝisto 2008-02-28 14:56:08
v Pervez Musharraf promesas kunlabori kun nova parlamento 2008-02-22 18:57:20
v (foto) Du ĉefaj pakistanaj partioj deklaris kune organizi novan registaron 2008-02-22 10:45:54
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040