La 10-an de marto en Pekino, Wei Chao'an, ĉina vicministro pri agrikulturo, diris, ke interfluo kaj kunlaboro pri agrikulturo estas la plej aktiva kaj grava el kunlaboroj inter la du bordoj de la markolo Taiwan.
En la gazetara akcepto, okazigita por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, Wei Chao'an diris, ke post la disvolviĝo en pli ol 20 jaroj la interfluo kaj kunlaboro pri agrikulturo inter la du bordoj jam iris en la periodon de rapida disvolvo; la investado de taiwan-aj komercistoj en agrikultura produktado de la ĉina ĉeftero multe pliiĝas; la interfluo kaj kunlaboro jam fariĝis la disvolva maniero por kuna gajno en multaj kampoj.
|