| La 11-an de marto, vicestro de la ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado sinjoro Xie Zhenhua diris, ke en 2007 Ĉinio fortigis la laboron pri energiŝparo kaj fulgoredukto kaj la efiko pluapaŝe montriĝis.
En tiu tago, la unua sesio de la ĉina 11-a Tutlanda Popola Kongreso aranĝis gazetaran konferencon. En la konferenco, Xi Zhenhua diris demandite, ke en la pasinta jaro Ĉinio faris ĉiuflankan aranĝon pri energiŝparo kaj fulgoredukto.
Statistiko montras, ke en la pasinta jaro la energikonsumo po unuo da enlanda totala produktovaloro redukiĝis je 3,27%, la kvantoj de ellasita sulfura dioksido kaj kemia oksigena postulo ambaŭ reduktiĝis.
Li diris, ke en la jaro 2008 Ĉinio alprenos ankoraŭ pli fortajn rimedojn por antaŭenpuŝi ĉiflankan laboron. |