china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio volas kunlabori kun iu ajn lando por respondi al klimata ŝanĝiĝo
(GMT+08:00) 2008-03-11 16:47:17

La 11-an de marto en Pekino, Xie Zhenhua, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke la ĉina registaro estas respondeca kaj volas dialogi, kontaktiĝi kaj teknike kunlabori kun iu ajn lando por respondi al la klimata ŝanĝiĝo.

Tiutage en la gazetara akcepto, okazigita por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, Xie Zhenhua diris, ke nun la mondo alfrontas defion el la klimata ŝanĝiĝo, kiu rilatas al ekzistado de la homaro kaj evoluo de diversaj landoj; la ĉina registaro alte atentas la laboron kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo kaj vigle partoprenas multflankajn intertraktadojn kaj duflankajn kunlaborojn pri la klimata ŝanĝiĝo; Ĉinio intensigos internacian kunlaboron en tiu ĉi kampo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040