| Ekstartis la 6-a reformado pri institucioj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro de post la jaro 1982. Laŭ la reformada projekto publikigita en la 11-a de marto, la ĉina Ŝtata Konsilantaro fondos Ministrion pri Industrio kaj Informizo kaj aliajn sume kvin novajn ministeriojn.
Posttagmeze de la 11-a de marto, la 1-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazigis la plenan kunvenon por aŭskulti eksplikadon pri la menciita reformada projekto. Ĉifoja reformado tuŝos 15 instituciojn, kaj reduktos 4 ministerio-nivelajn instituciojn.
La 2-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio emfazis, ke ĝis la jaro 2020, Ĉinio starigos relative perfektan socialisman administran sistemon kun la ĉina trajto. Fakuloj ĝenerale opinias, ke ĉifoja reformado pri institucioj de la Ŝtata Konsilantaro estas daŭrigo kaj pliprofundiĝo de antaŭaj reformadoj, kaj enkorpigas aktivecon kaj stabilecon de la gvida penso. |