
La 10-an de marto, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao emfazis, ke oni devas plenforte fortigi konstruadon de nacidefendo kaj armeo kaj fari pli grandan kontribuon por ŝtata sekureco kaj monda paco.
Ĉeestante al kunveno de delegacio de Ĉina Popola Liberiga Armeo en la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, li faris la supre menciitan esprimon. Li emfazis, ke komplete akcelante socialisman konstruadon pri ekonomio, politiko, kulturo kaj socio, oni devas plenforte fortigi konstruadon de nacidefendo kaj armeo, liveri fortan garantion por disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj, kaj fari pli grandan kontribuon por la monda paco. |