| Lastatempe, transmaraj amaskomunikiloj donis pozitivan takson pri ĉina profundigo de reformado de registaraj institucioj. Ili opinias, ke la reformado ne nur utilas al ankoraŭ pli bona respondo al defioj rilataj al la ekonomio kaj socio, sed ankaŭ donas influon al la mondo.
Usonaj amaskomunikiloj opinias, ke la reformado, kiel grava sistema garantio de disvolvo de la ekonomio kaj socio de Ĉinio certe estos esplorata de la tuta mondo.
Germana novaĵ-agentejo diras, ke la du sesioj de Ĉinio decidos enhave vastan projekton de reformado de registaraj institucioj por ke la departementoj de la ĉina registaro estu ankoraŭ pli lertaj, kapablaj kaj efikodonaj.
Krome, amaskomunikiloj de Aŭtralio, Singapuro, Korea Respubliko, Japanio, Latvio, Mongolio, Malajzio kaj aliaj landoj donas altan atenton al la reformado de la ĉinaj registaraj institucioj. |