La 12-an de marto en Pekino, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi esprimis, ke oni devas juste kaj science trakti ellasan problemon de forceja gaso kaj senkaŭze riproĉo al Ĉinio pro trogranda ellasa kvanto estas senrezona.
Yang Jiechi esprimis tion en gazetara konferenco de la unua sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke la ĉefa kialo de la nuna tutmonda klimata ŝanĝiĝo estas longtempa historia ellaso kaj alta pokapa ellaso de evoluintaj landoj. La ĉefa kialo de la ĉina granda totala ellasa kvanto estas, ke Ĉinio estas la lando kun plej multaj loĝantoj en la mondo, sed ĉina pokapa ellasa kvanto estas malalta, ellasa kvanto de 3 ĉinoj ankoraŭ ne egalas ellasan kvanton de unu homo en evoluintaj landoj, kaj multaj produktoj, faritaj de Ĉinio, celas eksporton kaj alportis bonaĵojn al tutmondaj konsumantoj. |