La 12-an de marto en Pekino, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas tre gravaj; li esperas, ke la du landoj senĉese antaŭenpuŝu la konstruivajn kunlaborajn rilatojn inter si.
Tion Yang Jieshi esprimis tiutage en la gazetara akcepto,okazigita por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke de la lastaj jaroj komerco inter la du landoj multe disvolviĝas, tio utilas al ambaŭ. Li opinias, ke malfavora saldo el la komerco inter Usono kaj Ĉinio estas kaŭzita pro pluraj faktoroj.
Yang Jiechi diris, ke Usono tro multe restriktas eksporton de altteknikaj produktaĵoj al Ĉinio, tio estas la ĉefa kaŭzo de la malfavora saldo de Usono el la komerco. |