| La 12-an de marto, Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, esprimis, ke la internacia socio inkluzive de diverslandaj registaroj, gvidantoj kaj popolanoj varme subtenas la Pekinajn Olimpikojn. Tio montras profundan kaj amikecan senton al la ĉina popolo.
Li faris la supre menciitan esprimon en gazetara konferenco de la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke plejpartaj homoj subtenas la Pekinajn Olimpikojn. Li montris, ke nepolitikigo de olimpikoj estas difinita de "Olimpika Ĉarto". Tiuj, kiuj atakas Ĉinion kaj nur buŝe emfazas leĝan gravecon, malobservas la ĉarton. |