 La 14-an de marto en Pekino, ĉina eduka ministro Zhou Ji esprimis, ke la ĉina registaro tre atentas edukon de infanoj de elkamparaj laboristoj kaj alprenis serion da rimedoj por akceli la laboron.
Intervjuate, Zhou Ji konigis, ke sekvante siajn gepatrojn, triono de infanoj de elkamparaj laboristoj eniris en urbojn, la aliaj restas en la kamparo, eduko al la infanoj estas la grava problemo, kiun la registaro devas solvi. |