La 14-an de marto respondeculo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono diris, ke laŭ sufiĉaj atestoj, la detruo, farita de tre malmultaj antaŭ nelonge en Lasao, estas komplotita de Dalaj-kliko organize kaj zorge, tio jam vekis fortan indignon kaj severan kondamnon de diversnaciecaj popolanoj en Tibeto.
Respondante demandojn de raportistoj, tiu ĉi respondeculo diris, ke antaŭ nelonge en Lasao tre malmultaj iuj faris batadon, fraksadon, rabadon kaj bruligon, tio perturbas la socian ordon kaj endanĝerigas sekurecon de la popolo; nun koncerna departemento de Tibeto laŭleĝe aplikas efikajn rimedojn por bone trakti tiun ĉi eventon. |