La 15-an de marto la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis ĉefartikolon sub la titolo Surmarŝu sur pli Grandiozan Vojon por gratuli sukcesan fermiĝon de la 1-sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
La ĉefartikolo diras, ke la sesio, kiu okazis kun la du ĉefaj temoj solidareco kaj demokratio, montris viglecon de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj demokratia formo, kaj certe ludos gravan rolon por antaŭenpuŝi plu reformadon kaj malfermon, akceli sciencan disvolvon kaj konstrui socialisman demokratian politikon. |