china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj popolopinioj atentas pri nova estraro de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-03-17 09:49:57

De la lastaj tagoj transmaraj amaskomunikiloj raportas novaĵojn pri nova estraro, elektita en la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola kongreso kaj la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj atentas pri defioj kaj demandoj, alfrontataj de la nova estraro.

La 15-an de marto usona novaĵ-agentejo Associated Press, franca novaĵ-agentejo AFP, la brita novaĵ-agentejo Reuters kaj aliaj mondfamaj novaĵ-agentejoj aperigis plurajn artikolojn, raportante, ke tiutage en la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso oni elektis Hu Jintao kiel prezidantojn de la ŝtato kaj de la Centra Milita Komisiono, Wu Bangguo kiel prezidanton de la Konstanta Komitato de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso kaj Xi Jinping kiel ŝtatan vicprezidanton.

Artikolo de la usona novaĵ-agentejo Associated Press diras, ke de la lastaj jaroj sub la gvidado de Hu Jintao kaj aliaj gvidantoj la ĉina ekonomio daŭre kaj rapide kreskas kaj la internacia figuro stabile altiĝas. La raporto montris, ke la nova estraro alfrontas malfacilan defion, ekzemple problemojn pri trafiko, elektroprovizado kaj administra planado.

La 14-an de marto transmaraj amaskomunikiloj raportis pri fermiĝo de la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040