La 17-an de marto, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Liu Jianchao diris, ke la progreso kaj evoluado de Tibeto estas nebareblaj de iu ajn forto, kaj ia ajn fiintenco pri secesigo de la patrolando estos firme oponata de la tuta lando el diversaj naciecoj, inkluzive de la tibetaj samlandanoj.
Respondante demandojn de raportistoj, Liu Jianchao diris, ke la perforta krimado okazinta en la urbo Lasao la 14-an de marto kaŭzis gravan perdon al la lokaj popolamasoj, kaj serioze damaĝis la lokan socian ordon. La evento estis planita, agitita kaj organizita de la Dalai-kliko en la reciproka koluzio kun en- kaj ekster-landaj secesiaj fortoj celantaj "sendependigi Tibeton". Koncerna departemento de la Tibeta Aŭtonoma Regiono faris la laŭleĝan traktadon al tiu perforta krimado, tute celante protekti la socian stabilecon, ŝtatan leĝsistemon kaj bazajn interesojn de tibetaj popolanoj. La evento refoje malkaŝis la secesian esencon de la Dalai-kliko kaj ĝiajn hipokritecon kaj trompecon. Ĉinio esperas, ke la koncernj lando respektu la fakton kaj klare distingu pravon de malpravo.
|