china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Fermiĝis unua sesio de 11-a TPK
(GMT+08:00) 2008-03-18 10:15:53

Antaŭtagmeze de la 18-a de la marto en Pekino, sukcese fininte diversajn programojn, finiĝis la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso.

En la fermo, refoje elektita ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke li lojale observos la sanktan devon, donitan de la konstitucio, serioze plenumos sian respondecon, laboros diligente, kopodos por la popolo kaj la ŝtato kaj absolute ne malesperigos gravan fidon de diversaj reprezentantoj kaj tutlandaj diversnaciecaj popolanoj.

Samtempe Hu Jintao emfazis, ke la nova ŝtata estraro portas la gravan taskon, donitan de la popolo, devas respondi vokon de la tempo, en la procezo de deva plenumo laŭ volo de la popolo ĉiam plenumi la fundamentan principon de tutkora servado por la popolo, garantii diversajn rajtojn de la popolo, esti bona servanto de la popolo kaj sincere alporti bonaĵojn al la popolo. Oni devas ĝuste uzi potencon, sincere akcepti kontrolon de la popolo, rigore postuli sin mem, modeste observi leĝojn, diligente kaj honeste labori por la popolo kaj la ŝtato.

En la fermo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo esprimis, ke la sesio certe pluapaŝe stimulos kaj mobilizos tutlandajn diversnaciecajn popolanojn unuiĝi kiel unu homo, pene strebi al prosperiĝo kaj klopodi por nova sukceso de ĉiuflanka konstruo de bonstata socio kaj kreo de nova situacio de la socialisma afero kun ĉina trajto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040