china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Socia ordo de Lasao re-stabiliĝis
(GMT+08:00) 2008-03-18 10:47:18
La 17-an de marto en Pekino, s-ro Qiangba Puncog, prezidanto de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke la situacio de Lasao, la ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, fariĝis stabila, kaj la socia ordo re-stabiliĝis.

Pri tio informis s-ro Qiangba Puncog en gazetara konferenco okazinta en la sama tago.

Li diris, ke kontraŭ la perforta evento okazinta en la 14-a de marto, diversnaciecaj popolanoj de Tibeto esprimas grandegan indignon kaj severan kondamnon. Li emfazis, ke la tibetaj popolanoj oponas kontraŭ secesigo, protektas la patrolandan unuecon kaj protektas la socian stabilecon, kaj tiu decido estas firma kaj neŝancelebla. Iu ajn intenco pri detruado de la tibeta stabileco kaj secesiga agaĉo definitive malsukcesos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040