La 19-an de marto la ĉina plej aŭtoritata ĵurnalo Renmin Ribao aperigis ĉefartikolon por gratuli fermiĝon de la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
La ĉefartikolo diras, ke tagordo de la sesio estas tre grava, ĉar ĝi rilatas al ĝenerala celo de laboroj de la ŝtato kaj partio. Ĉirkaŭ 3 000 reprezentantoj el diversaj lokoj, naciecoj kaj profesioj zorge plenumis sian propran funkcion kaj aktive faris proponojn, kaj pro tio rezolucioj kaj decidoj pasigitaj en la sesio plene spegulas unuecon de la partia porpledo kaj popola volo, kaj la sesio bone plenumis konfidon de la popolo. |