china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dalai-Lamao longtempe entreprenas en secesio de patrujo kaj detruo de nacia solidareco
(GMT+08:00) 2008-03-19 10:17:48
La 18-an de marto en Pekino, responde al demando de raportisto, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke anstataŭ pura religiulo, Dalai-Lamao estas politika rifuĝinto, kiu longtempe entreprenas en secesio de la patrujo kaj detruo de nacia solidareco en la internacia socio.

Dalai-Lamao ne konfesis, ke Tibeto estas parto de Ĉinio en la historio sed deklaris, ke Tibeto estas lando okupata de Ĉinio. Li ne konfesis la nunan sistemon de Tibeto kaj persistas en fondo de historie neniam ekzistinta "granda Tibeto", kiu okupas 1/4 de la teritorio de Ĉinio.

Qin Gang esprimis, ke agado kaj diroj de Dalai-Lamao de la lastaj dekoj da jaroj montras, ke li neniam vere forlasis secesian porpledon kaj ĉesigis secesiajn aktivadojn. Serioza perforta evento okazinta en Lasao estis komplotigita de la grupo de Dalai-Lamao. Tio refoje malkaŝas secesian esencon de la grupo de Dalai-Lamao.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040