La 18-an de marto en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis esperon de la ĉina registaro, ke Eŭropa Unio respektu la fakton, klare distingu pravon de malpravo, kaj kune kun la internacia socio bremsu la perfortan krimadon de Dalai-kliko.
Tiujn vortojn diris Qin Gang, kiam li respondis koncernan demandon de raportistoj. Li diris, ke la ĉina registaro rimarkis la deklaron de prezidanta lando pri la tibeta situacio publikigitan de Eŭropa Unio. La ĉina flanko jam plurfoje informis Eŭropan Union kaj ĝiajn membrolandojn pri la furioza perforta krimado okazinta en Lasao, kaj pri la laŭleĝa traktado al la evento fare de koncerna departemento de Tibeta Aŭtonoma Regiono. La evento estis planita, agitita kaj organizita de Dalai-kliko en reciproka koluzio kun en- kaj ekster-landaj fortoj celantaj "sendependigi Tibeton". Tio refoje malkaŝis la secesian esencon de Dalai-kliko kaj ĝiajn hipokritecon kaj trompecon, kaj estas la furioza treto al la fundamentaj homrajto kaj libereco. |