china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Registaroj de iuj landoj subtenas Ĉinion trakti perfortan krimon en Tibeto
(GMT+08:00) 2008-03-21 10:09:22

En la lastaj tagoj, rilate al perforta krimo okazinta antaŭ nelonge en Tibeto, registaroj de iuj landoj publike esprimis, ke ili subtenas Ĉinion leĝe trakti la eventon kaj oponas la secesian agon de "tibeta sendependigo" kaj politikigon de la Pekinaj Olimpikoj.

La 20-an de marto Mushahid Hussain Sayed, prezidanto de la komisiono pri eksteraj aferoj sub la pakistana Senato kaj ĝenerala sekretario de la Pakistana Moslema Ligo, faris parolon. Li diris, ke la Pakistana Moslema Ligo senŝanceliĝe subtenas rimedojn, faritajn de Ĉinio por protekti stabilecon kaj teritorian integrecon de la lando kaj akceli konstruadon de la harmonia socio, ĉar tio ne nur utilas al stabileco de Ĉinio, sed ankaŭ garantias sekurecon de la sudazia regiono.

Serba Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke la serba registaro respektas la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj respektas politikon de la ĉina registaro pri Tibeto.

Rilate al bojkoto kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj, proponita de iuj homoj kaj organizoj je preteksto de Tibeto kaj homaj rajtoj, vicprezidanto de la Aŭstralia Olimpika Komitato diris, ke iu ajn provo de la bojkoto estas vana, kaj li kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcese okazos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040