La 20-an de marto en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis la esperon, ke la internacia socio klare konos la secesian esencon de Dalai kaj ne donos subtenon en ia ajn formo al li kaj lia secesia aktivado.
En la regula gazetara konferenco de la ministerio, Qin Gang diris, ke lastatempe en Lasao okazis batado, detruado, prirabado kaj bruligado, tio refoje malkaŝas la secesian esencon de Dalai-kliko.
La proparolanto diris, ke la ĉina registaro estas respondecema registaro kaj konsekvence sin dediĉas al la paco kaj disvolvo de la mondo. Neniu lando en la mondo agnoskas la tiel nomatan tibetan ekzilan registaron. Ĉiuj aliaj landoj en la mondo pledas por disvolvi la amikajn kaj kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio. Tio estas ĝenerala tendenco. |