china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Proparolanto forte kondamnis secesiistojn sturmi ĉinajn diplomatiajn instituciojn
(GMT+08:00) 2008-03-22 17:45:34
La 21-an de marto, Xinhua Novaĵagentejo raportis: Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Liu Jianchao antaŭ nelonge faris parolon, kaj forte kondamnis secesiistojn celantajn "sendependigi Tibeton" pro ilia perforta sturmo al ĉinaj diplomatiaj kaj konsulejaj institucioj en aliaj landoj.

De la 10-a de marto, 17 ĉinaj diplomatiaj kaj konsulejaj institucioj en Usono, Britio, Francio, Nederlando, Belgio, Aŭstrio kaj aliaj landoj sinsekve suferis la perfortan sturmon fare de fiuloj celantaj "sendependigi Tibeton". En la nomo de Dalai-lamao, iuj fiuloj perforte sturmis ĉinajn instituciojn en aliaj landoj, tio serioze interferis tiean laboran ordon kaj minacis la vivsekurecon de ĉinaj diplomatoj.

Liu Jianchao montris, ke la fiuloj preskaŭ samtempe faris la perfortan sturmon al ĉinaj diplomatiaj kaj konsulejaj institucioj en pluraj landoj, tio evidente estas alia secesia agaĉo planita kaj organizita de Dalai-kliko, refoje malkaŝis la secesian esencon de Dalai-kliko kaj hipokritecon kaj trompecon de la tiel nomataj "paco" kaj "neperforteco" distrumpetataj de Dalai-kliko. Nun, registaroj de koncernaj landoj jam prenis adekvatajn rimedojn por fortigi protektadon al ĉinaj diplomatiaj kaj konsulejaj institucioj kaj esprimis, ke ili laŭleĝe traktos la sturmantojn kaj konvene solvos koncernajn problemojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040