china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Faktoj ne distordeblas
(GMT+08:00) 2008-03-24 12:37:52
La 23-an de marto, ĉina ŝtata Xinhua-Novaĵ-Agentejo publikigis komenton pri okcidentaj raportoj distordantaj la perfortan krimadon en Lasao. La komento diras, ke la faktoj estas nedistordeblaj, kaj la justeco sidas en la koro.

La komento diras, ke post la serioza perforta krimado de batado, detruado, prirabado kaj bruligado en Lasao de Tibeto, iuj okcidentaj amaskomunikiloj ripetade faras distordajn raportojn pri la evento, atakas la ĉinan registaron pro ĝiaj aranĝoj kaj politikoj pri Tibeto, foje refoje riproĉas la ĉinan registaron "senigi tibetanojn je ilia libereco pri religia kredo". Ili ankaŭ fiintence implikas la Pekinajn Olimpikojn kaj distrumpetas bojkoti la Olimpikojn.

La komento montras, ke la faktoj estas nedistordeblaj kaj neniel kaŝeblaj. La ĉina registaro estas vaste subtenata kaj komprenata pro siaj starpunkto kaj aranĝoj. Pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj donis sian justecan voĉon. Tibetanoj staras en la flanko de solidareco kaj stabileco. Per siaj mensogoj, tiuj okcidentaj amaskomunikiloj ne povas reprezenti la veran internacian publikan opinion.

La komento montras, ke ni firme konvinkiĝas, ke la ĉina popolo, inkluzive de la tibetaj samlandanoj, kaj la pacama monda popolo alte taksanta amikecon, certe povas distingi veron dis de malvero, klare koni la damnindan intrigon de Dalai-kliko kaj subteni la ĉinan registaron pri ĝiaj politikoj kaj rimedoj protektantaj la ŝtatan unuecon, socian stabilecon kaj akcelantaj evoluadon kaj progresadon de Tibeto. La sportistoj kaj spektantoj el diversaj landoj certe aktive partoprenos en la Pekinaj Olimpikoj. Ilin renkontos la ĉina popolo per brila rideto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040