Fundamente renormaliĝas la socia ordo de la gubernio Aba de la Tibet-Nacieca kaj Qiang-Nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, kie okazis batado, detruado, rabado kaj bruligado.
La 16-an de marto ekstreme malmultaj kontraŭleĝaj elementoj de la gubernio faris batadon, detruadon, rabadon kaj bruligadon en la gubernia urbo kaj iuj aliaj urbetoj, tio kaŭzis seriozan perdon de havaĵoj de lokaj popolanoj. Post la evento, lokaj registaro kaj koncernaj fakoj rapide alprenis rimedojn kaj faris laŭleĝan aranĝon. Nun la situacio fundamente kvietas. |