china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Okcidentaj amaskomunikiloj distordas fakton rilate al perfortaĵo en Lasao
(GMT+08:00) 2008-03-25 13:04:44
Ĉinaj specialistoj pri amaskomunikiloj diras, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj artifikas en raportado pri la batado, detruado, rabado kaj bruligado okazintaj en Lasao, la 14-an de marto kaj distordas faktojn.

Profesoro Gu Changling el la Ĵurnalisma Instituto sub la Ĉina Popola Universitato diras, ke en raportado pri la evento iuj okcidentaj amaskomunikiloj alprenas multe da kutimaj rimedoj, ekzemple, trakti elektitajn fotojn, kaj per tio miskonduki legantojn, aŭ renversi veron kaj malveron, fiintence teksi rakontojn. Li opinias, ke en tia agmaniero tiuj amaskomunikiloj sendube estas enfiltritaj de iuj politikaj fortoj.

Direktoro de Ĵurnalisma kaj Komunikada Instituto sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Yin Yungong diras, ke post la evento la ĉina registaro tuj publikigis la veron, gvidantoj de la ĉina registaro faris publikan refuton al dalai-kliko kaj pro tio Ĉinio gajnas subtenon de la internacia publika opinio.

Li diris, ke tibetanoj deziras pacon kaj stabilecon. Li esperas, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj klare konos la veron kaj donos justecon al la suferantaj legantoj. Cetere, Ĉinio esperas, ke tiuj komunikiloj kun kaŝita motivo almenaŭ povos ĝuste fronti al la faktoj kaj ne plue diros sensencaĵojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040