china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandanoj en Tibeto atestis lasaan perfortan eventon
(GMT+08:00) 2008-03-26 17:23:33
En la lastaj tagoj, raportistoj intervjuis fremdlandanojn, kiuj vidis lasaan perfortan eventon pri batado, detruado, rabado kaj bruligado. Ili esprimis "fortan indignon" pri la agaĉo de gangsteroj.

Estro de Tibeta Fonduso por Helpi Malriĉulojn usonano Tony Gleason vidis forkurantajn popolanojn kaj iliajn panikajn vizaĝojn en la 14-a de marto. Iuj junuloj detruis aŭtojn per brikpecoj kaj ŝtonpecoj. Tony Gleason diris: "Mi ne scias, kie ili prenis la ŝtonpecojn, ŝajne ili frue preparis ilin."

Turisto el Svislando Yang diris: "Komence, mi aŭdis bruon de vitra disrompo. Poste, multaj homoj bruligis butikojn kaj aŭtojn laŭvoje kaj atakis senkulpajn homojn, ĉie estis tumulto. Ilia ago vere estas nekomprenebla."

Sloveniano Wusula diris, ke tiutage ŝi vidis, ke multaj junuloj prenis longajn lignobastonojn kaj ŝtonpecojn, pelis homojn, renversis aŭtojn, faris bruligon ĉie kaj detruis kaj rabis butikojn ĉe stratoj.

Turisto el Svislando Yang diris, ke tiam li vidis, ke ĉinaj leĝplenumantoj nur gardis popolanojn ĉe kruciĝejo kaj esprimis sinregon. Ankaŭ usonano Tony Gleason diris: "Mi ne vidis, ke policanoj pafis gangsterojn."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040