Lastatempe eminentaj lamaoj kaj enkarniĝintaj budhoj en Tibeto esprimis, ke la grava perforto, okazinta la 14-a de marto en Lasao, plene montris veran intencon de Dalai-kliko malfeliĉigi tibetanojn kaj malordigi religion .
Lhadar Ngagwang Daindzin, enkarniĝinta budho, vicprezidanto de la tibeta filio de la Ĉina Budhista Asocio, diris, ke utiligante sian religian pozicion, Dalai trompis kaj subaĉetis iujn lamaojn kaj instigis ilin krei diversajn malordojn en- kaj ekster-lande; tiu ĉi konduto ne nur perturbis la religian ordon kaj ankaŭ tute malobservis la budhisman doktrinon.
Dupkang Tupden Kedup, prezidanto de la tibeta filio de la Ĉina Budhista Asocio, enkarniĝinta budho, diris, ke kiel enkarniĝinta budho de la tibeta budhismo, li multe malĝojis kaj indignis, kiam li vidis, ke homoj vestitaj en ruĝaj kasajoj senbride faris rompadon, rabadon kaj bruligon. Li apelacias al enkarniĝintaj budhoj kaj eminentaj lamaoj de diversaj lamaejoj en Tibeto havi klaran konon pri separatistoj, bone administri lamaejojn kaj eduki siajn disĉiplojn. |