La 27-an de marto, urbestro de Lasao, la ĉefurbo de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono, Dorje Tseju diris intervjuate, ke kvankam la "Marto-14-a Evento" pri batado, detruado, rabado kaj bruligado kaŭzis malbonan influon al lasaa turismo, tamen ĉi tiu influo estas mallonga.
Li diris, ke por kiel eble plej frue rekomenci normalecon de turismo, la registaro unue klarigos la fakton de la evento al internaj kaj eksteraj homoj kaj pliigos fidon de turistoj pri vojaĝo en Tibeto. Samtempe, la registaro fortigos plu sekuran laboron de vidindaĵoj, hoteloj kaj trafiko kaj garantios sekurecon alj vivo kaj posedaĵoj de turistoj. Pro influo de la evento, en la estonta kelka tempo la registaro proponis, ke turismaj grupoj portempe ne eniru en Tibeton. Nun, laŭgrade rekomenciĝas lasaa ordo en diversaj flankoj. |