china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Okazis Simpozio pri Ĉina Sonĝo kaj Harmonia Mondo, 2008
(GMT+08:00) 2008-03-30 16:54:37

La 29-an de marto, en Pekino okazis Simpozio pri Ĉina Sonĝo kaj Harmonia Mondo, 2008. Preskaŭ 200 delegitoj de diversaj flankoj kune kolektiĝis kaj faris interfluon kaj diskutadon pri verdaj Olimpikoj, ĉina sonĝo, 30 jaroj de la reformado kaj malfermo kaj tiel plu.

Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Zhang Yesui montris, ke antaŭenpuŝo de konstruado de harmonia mondo estas longa kaj komplika procezo. Ĉinio estas kaj inicianto kaj praktikanto de la pledo de harmonia mondo. La fortiĝa Ĉinio certe faros pli grandan kontribuon por konstrui harmonian mondon.

Komitatano de Internacia Olimpika Komitato He Zhenliang diris, ke post bruligo de olimpika torĉo komenciĝis procezo de realiĝo de ĉina olimpika sonĝo. Ĉiuj rimarkis, ke dum bruligo kaj transdono de la torĉo estas iuj intervenoj. Li diris, ke Olimpikoj estas festivaloj de la tutmondaj popolanoj, tamen iuj homoj ne volas vidi la sukceson de la festivaloj.

Estro de delegacio de EU en Ĉinio Serge Abou esprimis, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne estas minaco al Eŭropo, sed estas ŝanco. La rilatoj inter Ĉinio kaj EU ne povas fariĝi 'ostaĝo' de iuj aferoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
olimpikoj
v (foto)Ĉina aviadilo "Olimpika Flamo" flugis al Ateno por bonvenigi la flamon 2008-03-29 19:35:06
v Liu Qi, prezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato gvidis delegacion al Grekio por partopreni en transdona ceremonio de la olimpika flamo 2008-03-29 19:30:30
v La raporto pri tio, ke ĉina flanko proponis sendi armeon al Aŭstralio por protekti transsendon de olimpika flamo, tute estas onidiro 2008-03-29 19:26:22
v Ĉinio varme bonvenigas honorindajn gastojn de diversaj landoj al inaŭguro de olimpikoj 2008-03-27 18:10:20
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040